中國夢

Mi ricevis rubmesaĵon per mia poŝtelefono kaj telefonis la numeron de la fiulo kiu sendis ĝin. Mi komplementis lin, ke li povas fari tiom lerte rubmesaĝojn. Mi telefonis ne por insulti lin sed por scii, kia estus ĉina rubmesaĝsendanto. Dum mi telefonis lin, konata voĉo malantaŭ mi aŭdiĝis. Li scivolis pri kiu mi telefonis, kaj kial.
Pro la konfuzo de ambaŭ telefoni kaj kunparoli veran konatulon malantaŭe, mi fuŝis la poŝtelefon-vokon dum mi prenis la telefonon de mia orelo. Eble la polekso presis ion sur la ekranon, sed ĉiaokaze la ulo en la poŝtelefono ne plu troveblis.
Mi daŭrigis la konversacion kun la konatulo, kaj samtempe rigardis la poŝtelefonon, puŝante hazarde butonojn virtualajn, trovante mian ruzulon telefone.
"Patro, kiel vi estas ĉinuje nun? Mi ne sciis ke vi venas," mi trankvile kaj nesuprizite diris. Li repsondis ankaŭ nature kaj per lia mallaŭta, sableta, kaj kvieta voĉo. Fakte la voĉo iom hipnozis min kaj mi kiel sonĝulo daŭrigis hazarde presi je la poŝtelefonekranon.
Antaŭe mi mispresis ĝin kaj subite estis enrete. Kelkfoje ĝi estis enrete dum ĝi estis kuŝita kaj malŝlosita en mia poŝo. Pro tio mi koleretiĝis pro la granda kotizo de retumi poŝtelefone, kaj tuj fermis la retumilan fenestron – kaj aperis fenesteton novan, sur kiu estis demando: "Ĉu vi certas ke vi ne plu volas retumi?" Mi ankoraŭ koleretiĝis kaj pensis, "Strange, dum mi aĉetis ĉi tiun telefonaĉon neniu demandis min ĉu mi certas."
Tiam mi ankaŭ mispresis butonon stragan, kies miniaturon ne estis konata de mi. Sed anstataŭ la malfermado de ia reetumilo, la tuta ekrano estis plenumita de sceno de alia doma enmedio,. Kvankam la patro estis malantaŭ mi parolante, mi ne aŭskultis lin. Mi nur scivolis pri la mirinda loko, montrinte per la ekraneto.
Dum mi movis la kapon dekstren, la sceno en la poŝtelefono ankaŭ movis tien. Dum mi nur volis movi antaŭen, la sceno rekte movis antaŭen. Mi provis movi la ekranon, sed nenio efikis ĝin. Nur la movado de mi aŭ mia volo efike movis la scenon.
Dum la patro malkovris ke mi ne plu aŭskultis lin, li proksimiĝis al mi kaj ankaŭ rigardegis la ekraneton. "Kion vi faras?" li demandis.
"Mi ne tute certas", mi respondis. Mi plupensis, "Eble ĉi tiu estas vojaĝo, kaj ĝi multekostas. Eble la telefonkompanio imponos gravas prezon al mi por ĉi tiu vojaĝo. Mi certe ne havus la monon." Sed mi daŭrigis, kaj samtempe dubetis ke mi vere estas en la ekrana loko.
"Kie ni estas?" demandis la patron. Mi ne respnodis, nur movis ekster la fremdan domon kaj vi vidis belegan pejzaĝon en valo inter muskaj montetoj. Post tio, mi malfrue respondis, "Skotlande."
"Kiel vi scias tion?" demandis la patro. "Vidu," mi diris.
Poste ni vidis multajn belgajn pejzaĝon kaj detalojn ene, ekz. muskojn kaj florojn. La aero freŝegis. Mi bedaŭregis ke, mia majstro usone diris ke Skotlando ne estus bona loko por mi, laŭ la steloj. Mi plordiris malfeliĉe, "Kial mi ne rajtas loĝi en freŝan aeron ĉi vive, aŭ almenaŭ en plata kamparo, kiel sudfrancuje?" Mi vere amas montojn, prave. (Eble la sudo de Francujo ne estas plata – mi ne iris tien!)
Sed finfine, mi dankegis Dion pro ĉi tiu mirinda sperto pere de poŝtelefono, ke mi povis vidi tiom belajn aĵojn kaj spiri tiom bonan aeron. Okuloj larmplene, mi dankegis Lin, parte ĉar mi ekkonsciis ke mi ekrevenis al mia t.n. vera loko, ĉinujo, kaj ĝi estas ĉi tiom malpura kaj aĉa je la medio.
Mi ekkonsciis ke mi larmplene ploris al Dio. Mi ekkonsciis ke mi estis lite, kaj ke la tempo malfruis. Saluton, Skotlando. Saluton, patro mia.
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en 图书. Legosigni la fiksligilon.

2 Respondoj al 中國夢

  1. CHVA diras:

    O!!!这是啥呀 “中国梦”干嘛不写中文 哎~~~~

  2. 亦然 diras:

    這裡有兩個網友喜歡閱讀世界語呢。

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s